Accueil > Programo > Aliaj animadoj
dernière mise à jour le 1er avril 2025
Aliaj animadoj
La Klimata Mozaiko
La Klimata Mozaiko estas serioza kolektiva ludo, kiu permesas al ĉiuj malkovri kiel funkcias la monda varmiĝo, kaj la malsimplajn rilatojn inter ties kaŭzoj kaj efektoj.
Kun viaj teamanoj, vi havos tri horojn por trovi la rilatojn inter la kartoj de la ludo, lerni kaj diskuti pri la klimata ŝanĝiĝo kaj ĝiaj solvoj !
Lunde posttagmeze de la 14a ĝis la 17a.