Esperanto-Kongreso 2025 • Nantes

Aktualaĵoj

Bonvenon en la oficiala retejo de la Interasocia kongreso de Esperanto en Francio 2025 !

La Interasocia kongreso de Esperanto en Francio okazos en Nantes, de la 7-a ĝis la 9-a de junio 2025.

La temo estas vojaĝoj, kaj ni proponos interalie retrovi Jules Verne, kiu estis aktiva subtenanto de Esperanto, kaj sekvi la paŝojn de Lucien Péraire, kiu travojaĝis la mondon bicikle dum kvar jaroj danke al Esperanto.

Vi povos ankaŭ sperti la « Vojaĝo al Nanto » en esperanta versio kun ĝiaj eksterordinaraj Maŝinoj kaj nuntempaj artaĵoj. Via restado povos komenciĝi per ekskurso ĉe la bordo de Atlantiko kaj daŭri per vizito de la kasteloj ĉe la Luar’ rivero.