Esperanto-Kongreso 2025 • Nantes

Hejmpaĝo > Turisma post-kongreso

Turisma post-kongreso

Ni invitas vin restadi en la regiono ĉirkaŭ Greziljono de la 9a ĝis 13a de junio por konatiĝi kun la historia kaj kultura heredaĵo de la fama Luar-Valo. Ni transportos vin de Nantes ĝis Greziljono kaj al la ekskursceloj. Vi dormos kaj vespermanĝos en la Esperanto-kastelo Greziljono. Dum 3 plenaj tagoj, vi vizitos kastelojn, urbojn kaj muzeojn. Por konsulti la programon, prezojn kaj detalojn de la ekskursoj, klaku sur le titolojn ĉi-sube.

Programo kaj prezo

  • mardon, la 10an de junio : Angers
  • merkredon, la 11an de junio : Langeais kaj Azay-le-Rideau
  • ĵaŭdon, la 12an de junio : Montgeoffroy kaj Plessis-Bourré
  • nova prezo inter 320 € kaj 400 € (redukto se kampadejo, sen manĝoj)

Vizito de Angers

  • Kastelo de Angers kun tapiŝaro de Apokalipso
  • Muzeo Jean Lurçat kun moderna tapiŝaro
  • Katedralo kaj malnova urbo de Angers

Azay-le-Rideau kaj Langeais

  • Kastelo de Langeais
  • Tagmanĝo en restoracio
  • Kastelo de Azay-le-Rideau

Montgeoffroy kaj Plessis-Bourré

  • Kastelo de Montgeoffroy
  • Kastelo de Plessis-Bourré
  • Vizito de Baugé