Programo
Unu semajno ĉe la Luar’ rivero
Ni proponas al vi unu semajnon de vojaĝo laŭlonge de Luaro, ekde ĝia enfluejo en Saint-Nazaire por malkovri la grandan aventuron de la transatlantikaj ŝipoj pasintaj kaj nunaj ; poste 3-tagan halton en Nanto por nia kongreso laŭ la temo “vojaĝo” ; kaj nia vagado daŭros laŭ la reĝa rivero kun vizito al ĝiaj famaj kasteloj kaj restado ĉe la Kastelo Greziljono, la Kulturdomo de Esperanto.
La ĉefaj elementoj de la kongresa programo, tago-post-tagon : kursoj, prelegoj, spektakloj, ekskursoj, renkontiĝoj, ktp. Vidu ĉi tie la ĉiutagan programon.
Vojaĝo… Plej trafa temo por la urbo Nanto, ankrita ĉe la riverego Luar’, ne for de la marbordo, malfermata pordo al la alta maro kaj al la malproksimo.
Du gajaj vesperoj kun muziko, kantoj kaj dancoj.
Kolektiva ludo por pripensi la klimatŝanĝiĝon.
Programo proponita de la junuloj por la junuloj
Ekzamenoj de Franca Esperanto Instituto