Esperanto-Kongreso 2025 • Nantes

Hejmpaĝo > Loĝebloj - restoracioj > Aliaj loĝebloj

Ĉiuj versioj de tiu ĉi artikolo : [Esperanto] [français]

laste ĝisdatigita je la 24a januaro 2025

Aliaj loĝebloj

Por la junuloj – kaj por la malpli junaj – kiuj serĉas malmultekostan lokon :

  • L’Auberge Les Bains Douches, asocia gastejo kun mem-zorga administrado, proponas 14 litojn en 4 ĉambroj por 22 €/nokte. Kuirejo je dispono. Les Bains Douches situas je 25 mn de la Manu per rekta tramo. Auberge les Bains Douches.
  • Le Centre International de Séjour - CIS Le Spot” situas je 15 minutoj piede de La Manu. Tiu junular-gastejo fondita en 2023 proponas liton en 4-persona dormejo je 34,50 €. La Centro proponas ankaŭ trinkejon, restoracion, kuirejon kaj lavejon. Le Spot

Tiuj kiuj preferas dormi « en la naturo » povas elekti tendumejon :

  • Nantes Camping, je 10 minutoj de la urbocentro per tramo, por parki sian loĝaŭton aŭ lui komfortan kabanon. Nantes camping.
  • Camping Belle-Rivière en la urbeto Sainte-Luce-sur-Loire, je 30 minutoj de la kongresejo per publika transporto aŭ per la biciklaj vojoj, laŭlonge de la Luar’ riverego. Camping Belle-Rivière.

En la sama rubriko: