Esperanto-Kongreso 2025 • Nantes

Hejmpaĝo > Aliĝi > Aliĝilo

Ĉiuj versioj de tiu ĉi artikolo : [Esperanto] [français]

laste ĝisdatigita je la 3a decembro 2024

Aliĝilo

Por aliĝi, bonvolu elŝuti la formularon disponeblan sur ĉi tiu paĝo, kompletigu ĝin kaj poste resendu ĝin al Espéranto-France kun via pago.

Se vi deziras sendi vian aliĝon per retpoŝto :

  • Elŝutu la PDF-dokumenton.
  • Malfermu la dokumenton kaj kompletigu ĝin tajpante rekte en la kolorajn skatolojn. (Vi povas ankaŭ printi la dokumenton, plenigi ĝin per skribilo kaj skani aŭ foti ĝin por sendi ĝin.)
  • Registru la dokumenton kaj sendu ĝin retpoŝte al kongreso2025@esperanto-france.org
  • Sendu vian pagon al Espéranto-France, laŭ la opcio, kiun vi elektis.

BONVOLU NOTI : Iuj retumiloj ne ebligas afiŝi ĉi tiun tipon de PDF rekte en la retumila fenestro. Tiel okazas, ekzemple, kun Safaro (en Mac kaj en iPhone). Tiam ni konsilas al vi elŝuti la PDF-on kaj malfermi ĝin en PDF-legilo ekster la retumilo por povi vidi ĝin kaj kompletigi ĝin.

Se vi deziras sendi vian aliĝon per poŝta poŝto :

  • Elŝutu la PDF-dokumenton kaj presu ĝin en A4-folion (en pejzaĝa formato)
  • Plenigu la formularon kaj sendu ĝin al
    Espéranto-France
    4bis rue de la Cerisaie
    75004 Paris, kun via ĉeko, se vi elektis ĉi tiun pag-metodon.

BONVOLU NOTI : via aliĝo estos registrita nur post ricevo de via pago.

En la sama rubriko: