Esperanto-Kongreso 2025 • Nantes

Hejmpaĝo > Ekskursoj > Antaŭkongreso en Saint-Nazaire

Ĉiuj versioj de tiu ĉi artikolo : [Esperanto] [français]

laste ĝisdatigita je la 24a januaro 2025

Antaŭkongreso en Saint-Nazaire

Le paquebot Normandie fut construit à Saint-Nazaire
Vick the Viking derivative work Altair78, CC BY 2.0 Wikimedia Commons

Escal’Atlantic enŝipigas vin por granda aventuro sur siaj legendaj pasaĝerŝipoj en kompanio de la hieraŭaj vojaĝantoj survoje al la Amerikoj.

La atlantikaj ŝipkonstruejoj ebligas malkovri alian aventuron, industrian kaj tre aktualan. Ili estas inter la plej grandaj kaj plej novigaj ŝipkonstruejoj en la mondo, efektivigante eksterordinarajn teknikojn. Vi malkovros iliajn konsiderindajn dimensiojn kaj ĉiujn fazojn de ŝipkonstruado, de la alveno de la ferladoj ĝis la finfaritaĵoj.
Estu trankvila, la konstruejon, kiu etendiĝas sur pli ol 100 hektaroj, ni vizitos buse.

Programo - vendredo la 6a de junio

Les chantiers de l’Atlantique
Jibi44, CC BY-SA 4.0 via Wikimedia Commons

8h15 – 8h45 : Ekiro al Saint-Nazaire per trajno
9h30 : Vizito de « Escal’Atlantic » - Historio de la transatlantikaj pasaĝerŝipoj
12h00 : Tagmanĝo en la restoracio « Le Grand Pavois »
14h00 : Vizito de la ŝipkonstruejoj « Chantiers de l’Atlantique » per buso
17h40 – 18h30 : Reveno al Nanto per trajno

Prezo : 65 € inkluzivas la trajnbiletojn, la du vizitojn kaj la tagmanĝon.

La aliĝo al la antaŭkongreso kaj la pago okazas en la formularo de la aliĝilo al la kongreso.

En la sama rubriko: