Esperanto-Kongreso 2025 • Nantes

Hejmpaĝo > Programo > Programo

Ĉiuj versioj de tiu ĉi artikolo : [Esperanto] [français]

laste ĝisdatigita je la 24a januaro 2025

Programo

Ĉi tie vi trovos la ĉefajn elementojn de la (provizora) programo. Alĝustigoj kaj klarigoj povos aperi en la venontaj semajnoj.

Vendredo la 6a de junio : antaŭkongresa ekskurso en Saint-Nazaire (vidu en la paĝo Ekskursoj)

Sabato la 7a de junio

8h30 : Malfermo de la akceptejo
9h30 – 10h30 : Lingvo-ludoj por babilantoj
10h30 – 11h30 : Kurso por komencantoj
10h30 – 11h30 : Prelego : Historio de Nanto : duvizaĝa urbo
11h45 – 12h15 : Malfermo de la kongreso sekvata de honorvino
Libera tagmanĝo
14h30 – 16h00 : Prelego « Jules Verne kaj Esperanto » - Istvan Ertl
14h30 - 16h00 : EDE - Eŭropo-Demokratio-Esperanto - Laborkunsido por aktivuloj
15h00 – 17h00 : Ekskursoj 1 (historia Nanto : la urbocentro) kaj 2 (la kajoj kaj « les Machines de l’île » « la Insulaj Maŝinoj »)
16h00 – 18h00 : Komitatkunsido de Esperanto-France
16h30 – 18h00 : Kant-ateliero kun Kajto
18h30 : Aperitivo per salaj/sukeraj regionaj pladoj alportitaj de la kongresanoj
Libera vespermanĝo
20h00 : Tutmondaj kantoj kun la grupo Abeloj – Balo : popolaj kaj bretonaj dancoj – Malfermata al la ekstera publiko.

Dimanĉo la 8a de junio

9h00 – 9h45 : Ridjogo
9h00 – 9h45 : Ekumena renkontiĝo
9h00 – 9h45 : Informado pri la ekzamenoj de Franca Esperanto Instituto
10h00 – 12h00 : Ĝenerala Asembleo de Esperanto-France
12h15 – 14h00 : Tagmanĝo : bongusta vojaĝo en Grekio kaj Turkio
14h30 – 15h30 : Kurso por komencantoj
14h30 – 16h00 : Prezentado de la freŝdata esperanta versio de la libro La Mil kaj unu noktoj
14h30 - 16h00 : EDE - Prezento de la movado Eŭropo-Demokratio-Esperanto
15h00 – 17h00 : Ekskursoj 1 kaj 2
16h00 – 18h00 : Komitatkunsido Esperanto-France
Libera verspermanĝo
20h30 : Koncerto de Kajto

Lundo la 9a de junio

9h00 – 10h00 : Ateliero pri « origami », la japana arto de paperfaldado
9h00 – 10h00 : Lingvo-ludoj por babilantoj
9h00 – 12h00 : Ekzamenoj FEI (skriba parto)
10h00 – 11h00 : Kurso por komencantoj
10h00 – 12h00 : Prelegoj pri Lucien Péraire « Eŭroazio per biciklo – 1928-1932 » - Pascal Dubourg-Glatigny
Libera tagmanĝo
13h30 : Ekzamenoj FEI (parola parto)
14h30 – 16h00 : Tanzanio – Rakonto pri renkonto
14h30 – 15h30 : Ekskurso 3 : vizito de la muzeo Jules Verne (1a grupo)
16h00 – 17h00 : Ekskurso 3 : vizito de la muzeo Jules Verne (2a grupo)
17h30 : Ekiro per buso al la kastelo Greziljono por la tri-taga restado
Liberaj vespermanĝo kaj vespero

Ĉiutage la librovendejo de Esperanto-France estos malfermata.

De lundo vespere la 9an de junio ĝis vendredo matene la 13an de junio :
postkongreso en la kastelo Greziljono kun vizito de la Luar-kasteloj en la historiaj provincoj de Anjou kaj Touraine. (vidi la paĝon Postkongreso en Greziljono).

Kunvenoj de asocioj

Se esperantistaj asocioj deziras organizi kunvenojn, ĝeneralajn asembleojn aŭ aliajn dum la kongreso, bonvolu kontakti nin.

En la sama rubriko: