Esperanto-Kongreso 2025 • Nantes

Hejmpaĝo > Ekskursoj

Ekskursoj

Dum tiu semajno vi iros de Saint-Nazaire, pordo malfermata al la oceano, ĝis la arkitekturaj juveloj de la provincoj Anjou kaj Touraine, laŭlonge de la Luar’ riverego. Meze de tiu itinero Nanto, la iama ĉefurbo de Bretonio, malkovrigos al vi sian riĉan pasintecon kaj sian nunan kulturan abundon.

Listo de ekskursoj

Jen la ekskursoj al vi proponataj.

Antaŭkongreso en Saint-Nazaire

La esperantista grupo de Saint-Nazaire invitas vin malkovri la urbon tra ties mara vivo direktita al Atlantiko ; tiu nomo « Atlantiko » senĉese revenas.

Vizito de Nanto

Tri ekskursoj - senpagaj - por malkovri la urbon.