Esperanto-Kongreso 2025 • Nantes

Hejmpaĝo > Programo > Prelegoj

Ĉiuj versioj de tiu ĉi artikolo : [Esperanto] [français]

laste ĝisdatigita je la 24a januaro 2025

Prelegoj

Jules Verne kaj Esperanto

Jules Verne par Nadar

Vojaĝo : unue kun tiu eminenta Nantano Jules Verne, fama aŭtoro de Eksterordinaraj vojaĝoj kaj aktiva simpatianto de Esperanto.

Istvan Ertl parolos al ni pri la rilato de Jules Verne al la internacia lingvo, la rolo de Esperanto en lia lasta manuskripto Esplorvojaĝo , kaj kial la aŭtoro neniam finverkis tiun libron.

Istvan Ertl diras ke li estas fascinita de Jules Verne ekde la aĝo de naŭ jaroj. « Mi legis de li preskaŭ ĉion. Pro li mi fariĝis tradukisto : unue mi volis verki kiel li ; kiam mi komprenis ke tio ne eblas, mi vidis ke restas nur la eblo lin traduki. Mi faris tion pri tri verkoj liaj al la hungara, kaj po unu al Esperanto kaj al la nederlanda. »

Lucien Péraire - Odiseado de la 1930aj jaroj

Poste ni sekvos la spurojn de Lucien Péraire, juna esperantista laboristo, kiu de 1928 ĝis 1932 biciklis tra Eŭropo kaj Azio por « kompreni la kialojn de la militoj ». De Germanio ĝis Japanio li parolis la internacian lingvon. Sperta teknikisto, li inventis provtipon de veturilo por bicikli sur la fervojaj reloj cele al veturado tra Siberio tiam sen ŝoseoj.

Tiu eksterordinara aventuro estis malmulte konata ĝis la freŝdata malkovro de grava dokumentaro (liaj taglibroj, fotoj, poŝtkartoj…). Escepta heredaĵo nun savita kaj disponebla por la publiko dank’ al la laboro de tuta skipo kunigita de la Centro Alexandre Koyré. Estas informfonto pri la mondostato, la ĉiutaga vivo de ordinaraj homoj ĉirkaŭ la jaroj 1930, de Eŭropo ĝis Malproksim-Oriento, tra la okuloj de juna amatora antropologo.. Por scii pli : https://peraire.huma-num.fr/eo

Pascal Dubourg-Glatigny, doktoro pri arthistorio kaj esplordirektoro ĉe CNRS, partoprenis tiun imponan savlaboron kiu kunigis sciencistojn kaj esperantistojn. Kadre de du prelegoj li prezentos al ni tiujn du defiojn, tiun de la vojaĝo de Lucien Péraire kaj tiun de la savo de la arkivoj.

Literatura vojaĝo - La libro de la mil kaj unu noktoj

La libro de la mil kaj unu noktoj vojaĝigos nin al Oriento per ties fabeloj kaj legendoj akompane de la bela Ŝeherazad. Tiu ĉefverko de la monda literaturo eldoniĝis en Esperanto en 2024 dank’ al tradukado de Daniel Moirand. Belega verko ilustrita per 430 gravuraĵoj de Gustave Doré, Castelli, Foulquier, Gustave Roux, F. Pierdon, kiel en la Hachette eldono de 1865.

Said Baluĉi, redaktoro de la antaŭparolo, kaj Emmanuelle Richard rakontos al ni la historion de tiu mirinda literaturaĵo.

Aliaj prelegoj

Ni vojaĝos ankaŭ al Afriko, pli precize al Tanzanio pere de « Rakonto pri renkonto ». Dank’ al Esperanto, bela interrilato kreiĝis antaŭ pluraj jaroj kun la urbestro de vilaĝo proksima al la lago Viktoria.

Por pli bone aprezi vian viziton de Nanto, Luc Gouverneur proponos al ni prezenton de ĝia historio. Historio de Nanto, duvizaĝa urbo -Tra portretoj de pli-malpli famaj nantanoj, ni malkovros la historion de la urbo, de la prahistorio ĝis la nuntempo.

En la sama rubriko: