Esperanto-Kongreso 2025 • Nantes

Hejmpaĝo > Pri la kongreso > Temo de la kongreso

Ĉiuj versioj de tiu ĉi artikolo : [Esperanto] [français]

laste ĝisdatigita je la 24a januaro 2025

Temo de la kongreso

Historie Nanto ĉiam sin turnis al la atlantika oceano kaj al la transmaraj vojaĝoj.

Ni proponas al vi vojaĝi kun Jules Verne, la fama aŭtoro de Eksterordinaraj vojaĝoj, naskita en Nanto kaj aktiva subtenanto de Esperanto, pere de prelego fare de Istvan Ertl kaj de vizito al lia muzeo.

Pascal Dubourg-Glatigny sekvigos al ni la spurojn de Lucien Péraire, esperantista vojaĝanto, kiu biciklis dum 4 jaroj tra la mondo en la 30aj jaroj ; li inventis provtipon de veturilo por bicikli sur la fervojaj reloj tra Siberio.

Ni ne forgesu vojaĝi pere de la literaturo dank’al La libro de la mil kaj unu noktoj prezentota al ni en sia freŝdata esperanta traduko.

Kaj belaj renkontoj en Tanzanio.

La imagpovo de Jules Verne kondukos nin al la nunaj « Machines de l’île » kaj al la Elefanto, giganta mekaniko el ligno kaj ŝtalo, kiu konigis Nanto-n en la tuta mondo.

En la sama rubriko: