Hejmpaĝo > Programo > Vesperoj
Ĉiuj versioj de tiu ĉi artikolo : [Esperanto] [français]
laste ĝisdatigita je la 24a januaro 2025
Vesperoj
Sabate : Muzika rikolto el la tuta mondo – balo : popolaj kaj bretonaj dancoj
Marie kaj Jodie, la muzikistinoj de la grupo Abeloj, vojaĝigos nin en la tuta mondo tra landoj, kie ili rikoltis muzikojn kaj kanzonojn : juda lulkanto, tradicia greka kanto kun freneza ritmo, alĝeria kanzono, sveda melodio… Ili kantos diverslingve, interalie en esperanto.
Poste, okazos balo kun popolaj kaj bretonaj dancoj.
Vespero malfermata al la nanta publiko.
Dimanĉe : koncerto de Kajto
Ne plu bezonas prezenti Kajto-n en Esperantio ! Dum siaj koncertoj tra la tuta mondo, Ankie kaj Nanne ĉiam plezurigas la aŭskultantojn dank’ al sia energio kaj bonhumoro. Ilia repertuaro baziĝas sur popolaj muzikoj elvokantaj la maron (ili venas el Nederlando), ĉiutagajn eventojn, poemojn… Profitu je vespero plena je komunikema ĝojo.