Hejmpaĝo > Ekskursoj > Vizito de Nanto
Ĉiuj versioj de tiu ĉi artikolo : [Esperanto] [français]
laste ĝisdatigita je la 24a januaro 2025
Vizito de Nanto
Ekskurso 1 – Historia Nanto, urbocentro
Du-hora piedpromenado proponata dufoje, sabate kaj dimanĉe posttagmeze.
- Le château des Ducs de Bretagne
Ni malkovros la historian koron de Nanto, la iama ĉefurbo de Bretonio, tra ĝia kastelo, rezidejo de la bretonaj dukoj ; tie naskiĝis Anne de Bretagne, kiu fariĝis dufoje reĝino de Francio. Ankaŭ ĉi tie la reĝo Henriko la 4-a subskribis en 1598 la Edikton de Nanto, kiu ĉesigis la Religiajn Militojn.
Ni promenos tra la kvartalo Bouffay kaj laŭ la malnovaj stratoj de « Juiverie » kaj « Echevins », la tre ŝika « Passage Pommeraye », unu el la plej belaj kovritaj galerioj en Francio, la Placo Royale kaj Placo Graslin, la unua kun ĝia fontano simbolanta la Luaron kaj la dua kun ĝia teatro kaj « Art Deco » restoracio « La Cigale ».
En ĉi tiu historia ĉirkaŭaĵo, surprizaj verkoj de nuntempa arto aperas ie-tie.
Ekskurso 2 – Nanto – la kajoj kaj la « Machines de l’île »
Du-hora piedpromenado proponata dufoje, sabate kaj dimanĉe posttagmeze.
- Mascaron sur un hôtel particulier de l’île Feydeau
- GO69, CC BY-SA 4.0, via Wikimedia Commons
Ekirante de la Placo de la Komerco, ni malkovros parton de la historio de Nanto, kiam en la 18-a jarcento, la urbo estis la ĉefa franca elirpunkto por sklavŝipoj praktikantaj la tiel nomatan triangulan komercon. Tio riĉigis la urbon ; la ŝipposedantoj montris sian prosperon konstruante belegajn domegojn sur la insulo Feydeau.
Sur la kajoj, ni haltos ĉe la memorigejo pri abolo de la sklaveco, kiu omaĝas tiujn, kiuj batalis kaj daŭre batalas kontraŭ ĉi tiu abomenaĵo.
- Les Machines de l’île – l’Eléphant
Ni finos nian promenadon trans la Luaro. En la antaŭaj ŝipkonstruejoj nun staras fantaziegaj maŝinoj (« Machines de l’île ») : giganta 48-tuna elefanto el ligno kaj ŝtalo, kiu promenas ĉiutage sur la placego ; araneo, ĥameleono, kaj tiom da aliaj gigantaj mekanikaj bestegoj. Mondo laŭ Jules Verne...
La ekskursoj 1 kaj 2 ne taŭgas por personoj kiuj malfacile piediras.
Ekskurso 3 – Muzeo Jules Verne
- Musée Jules Verne
- Chabe01, CC BY-SA 4.0 via Wikimedia Commons
Post la prelego pri Jules Verne, ni proponas viziton al la muzeo al li dediĉita de lia naskiĝurbo, por malkovri lian vivon kaj verkaron. Manuskriptoj, libroj kaj dokumentoj, verkeroj kaj ilustraĵeroj, ludiloj, objektoj kaj videofilmoj invitas al « vojaĝo al la kerno de la verna verk-arto ».