Esperanto-Kongreso 2025 • Nantes

Hejmpaĝo > Loĝebloj - restoracioj > Kie manĝi

Ĉiuj versioj de tiu ĉi artikolo : [Esperanto] [français]

laste ĝisdatigita je la 24a januaro 2025

Kie manĝi

Kio estus vojaĝo sen gustumi la lokan gastronomion ?
En la nantaj specialaĵoj, oni trovas sandron kun « beurre blanc » (blanka butero), anason de Challans konatan kiel “nanta anaso”, la fromaĝon « curé nantais » (nanta pastro), por manĝo akompanata de freŝa kaj leĝera Muscadet.

Poisson au beurre blanc

Pri dolĉaĵoj, vi gustumos « Rigolettes Nantaises », bombonon inventitan antaŭ pli ol 100 jaroj, la biskviton « Petit Beurre » (ĉu vi scias, ke ĝi konsistas el 52 dentoj por la 52 semajnoj de la jaro, 4 oreloj por la 4 sezonoj kaj 24 malgrandaj truoj por la 24 horoj de la tago ?) kaj la « gâteau nantais » (nanta kuko) kun ĝia ruma gusteto.

En la urbo, vi trovos riĉan gamon de loka kaj eksterlanda gastronomio por ĉiuj buĝetoj. En la gvidilo “Les Tables de Nantes” troviĝas adresoj por bona manĝado ĉe restoracioj, surstrataj bazaroj, vintrinkejoj ktp.

En la sama rubriko: