Esperanto-Kongreso 2025 • Nantes

Hejmpaĝo > Post-kongreso en Greziljono > Montgeoffroy kaj Plessis-Bourré

Ĉiuj versioj de tiu ĉi artikolo : [Esperanto] [français]

laste ĝisdatigita je la 24a decembro 2024

Montgeoffroy kaj Plessis-Bourré

 
Ĵaŭdon, la 13an de junio.

La kastelo de Montgeoffroy estas escepta en la regiono de la renesancaj kasteloj ĉar la Mareŝalo Louis Georges Érasme de Contades, militisto de Ludoviko la 15-a, konstruigis ĝin en 1772 en la klasika stilo post detruo de la malnova kastelo. La familio Contades posedas ĝin ĝis hodiaŭ.

fonto
La kastelo de Plessis-Bourré male estas kastelo de la transiro de mezepoka stilo al renesanca stilo. Konstruigis ĝin Jean Bourré, la financisto de Ludoviko la 11-a inter 1468 kaj 1473.

Vi vidos speciale la plafonon de la “laboratorio” de Jean Bourré kiu estis alkemiisto, pri kio verkis libreton André Cherpillod.

fonto
Historia ĉefurbo de Baugeois, la urbo Baugé konservas gravan historian heredaĵon.

Ĉi-tie troviĝas la kastelo de reĝo René, duko de Anĵuo, granda ĉasemulo, kaj ankaŭ la apotekejo situanta en eksa malsanulejo Hôtel-Dieu.
fonto

En la sama rubriko: