Hejmpaĝo > Turisma post-kongreso > Montgeoffroy kaj Plessis-Bourré
Ĉiuj versioj de tiu ĉi artikolo : [Esperanto] [français]
laste ĝisdatigita je la 24a decembro 2024
Montgeoffroy kaj Plessis-Bourré
| Ĵaŭdon, la 13an de junio. La kastelo de Montgeoffroy estas escepta en la regiono de la renesancaj kasteloj ĉar la Mareŝalo Louis Georges Érasme de Contades, militisto de Ludoviko la 15-a, konstruigis ĝin en 1772 en la klasika stilo post detruo de la malnova kastelo. La familio Contades posedas ĝin ĝis hodiaŭ. fonto |
![]() |
| La kastelo de Plessis-Bourré male estas kastelo de la transiro de mezepoka stilo al renesanca stilo. Konstruigis ĝin Jean Bourré, la financisto de Ludoviko la 11-a inter 1468 kaj 1473. Vi vidos speciale la plafonon de la “laboratorio” de Jean Bourré kiu estis alkemiisto, pri kio verkis libreton André Cherpillod. fonto |
![]() |
| Historia ĉefurbo de Baugeois, la urbo Baugé konservas gravan historian heredaĵon. Ĉi-tie troviĝas la kastelo de reĝo René, duko de Anĵuo, granda ĉasemulo, kaj ankaŭ la apotekejo situanta en eksa malsanulejo Hôtel-Dieu. fonto |
![]() |


